RIBELO - BATALO - JARKUNVENO (2a parto)
BAVELO jarkunveno en #Böblingen
Sukcesa jarkunveno de nia landa eo-asocio #BAVELO okazis hieraŭ, la 29an.
Vizitis nin ankaŭ ĵurnalisto de la loka gazeto kiu longedaŭre intervjuis nin, ĉar li antaŭe ne sciis multe pri #Esperanto.
Kiel anoncita ni ankaŭ vizitis la muzeon pri la ribelo de la kamparanoj en 1525. Tie ankaŭ temis pri la graveco de la nova literpresilo por disvastigi flugfoliojn, do revoluciajn ideojn.